Monday, August 6, 2007

Esperanta Mistraduko de l' Tago #1

Tiun ĉi artikolaron mi verkas kiel Esperantisto por Esperantistoj. Ĝi firme ne estos unu el tiuj faritaj de neparolanto temantaj pri la "problemoj" de E-o, nek parolo pri la eraroj de studantoj. Temas ĉi tie pri mistradukoj al Esperanto tute akceptitaj de la Esperantujanoj, sed kiuj tute ne devus aperi laŭ la bone klarigitaj filozofioj de la lingvo -- klareco, logiko, neŭtraleco, ktp.

Ironie, unu el la plej seriozaj eraroj farataj de E-o-parolantoj temas, laŭ mi, pri la filozofio mem. Kiel lingvisto, mi scias, ke lingvo ne povas esti kaj vera, vaste parolata, kaj ankaŭ tute logika, sen kreema malordo. Ĉiu lingvo enhavas malordon. Senescepte. Ĝi estas unu el la iloj, kiujn oni uzas por esprimi sin vorte.

Sed Esperantistoj vaste ne scias tion, ĉar ne ĉiu parolanto studis kiel lingvisto, kaj en ĉiu lernolibro la verkisto krias pri tio, kiel "E-o estas la plej logika lingvo de l' mondo!"

Mi volas, ke Esperantistoj komprenu, ke ankaŭ E-o havas tiajn loketojn de malordo. Tio tute ne estas malbona afero -- se oni ĝin nur komprenas! Ĉar ĝenas min ege, kiam "malordaĵoj" aperas en la lingvo, kiuj tute ne havas sencon se oni ne parolas jam Eŭropan lingvon, kaj ŝajne neniu rimarkas aŭ plendas.

Ekzemple: "priskribo."

Uzante la regulojn de E-o, kiujn ni ĉiuj konas kaj amas, kion tiu ĉi vorto devus signifi? Nu, "skribo," unue, estas aŭ la ago de skribado, aŭ io skribita, kiel letero, libro, eseo, noteto sur papero, ktp. Pri la "pri," ni trovu kelkajn aliajn vortojn kun tiu prefikso ĉi:

priparoli = paroli pri
prizorgi = zorgi pri
priplori = plori pri

Sed! Ĝenerale, "priskribi" signifas ne nur "skribi pri," sed ankaŭ aŭ eĉ pli ofte "paroli pri." Aŭ pli precize, "paroli pri io, donante specifajn informojn, por ke la aŭskultanto povu imagi detale."

Mi ne plendas, ke tio ĉi ne estas logika. Kiel mi jam diris, logiko kaj homaj lingvoj ne kunloĝas harmonie. Ĝenas min, kie tiu ĉi mallogikaĵo estas rekta traduko de la latina vorto, kiu ekzistas ankaŭ en pluraj nunaj Eŭropaj lingvoj. Tia traduko estas facile komprenebla por parolanto de indoeŭropa lingvo, sed E-o supozeble devus esti neŭtrala, ne nur "revortigo" de alia lingvofamilio. Kie malordaĵoj ekzistas (kaj ili necese ekzistos), mi preferus naturajn, ne kopiitajn.

Ĉiaokaze, kiel ni solvu la problemon? Mi ne certas, ĉu jam estas alia vorto en E-o, kiu esprimas la saman ideon; oni povus elpensi novan -- ekz. "limni," aŭ io tia -- sed kiu mi estas, ke mi postulus, ke la tuta mondo uzu mian inventon? Sed restas tiel, ke ni havas tiun ĉi tre oftan vorton, kies ekzisto defias la akceptitan filozofion de la lingvo. Estas nia devo aŭ ŝanĝi ĝin, aŭ konfesi, ke ja ekzistas idiotismoj en nia kara lingvo.


IDIOTISMO

Post tiu longa enkonduko, jen la vera Esperanta "Mistraduko," kiun mi priparolos hodiaŭ. Nun, estas vere ke, kvankam tiu ĉi vorto ŝajnas konsisti el du radikoj, idiot- kaj ism-, ĝi efektive estas nur unu: idiotism-. TAMEN, la formo de la vorto estas bonŝanca por multaj Esperantistoj, kiuj vere kredas, ke idiotismoj estas idiotaj. Per la esperantigitaj vortoj de David JORDAN, en la alie bonega Being Colloquial in Esperanto (El Cerrito: ELNA, 1999):

Idiotismo oni fakte pruntis de la franca lingvo. Tamen, ĝia ŝajne normala deveno de idioto estas en bona akordo kun la vidpunkto de la plejparto de Esperanto-parolantoj pri lingvoj plenaj je idiotismoj!
Kia terura kaj danĝera aserto. Ĝi malgajigas min plurkiale: (1) ĉar ĉiu lingvo plenas je idiotismoj -- kiel longe la homaro havos metaforon, tiel longe ekzistos idiotismoj; (2) ĉar idiotismoj aldonas grandan parton de la koloro kaj belo de lingvoj, kiel eĉ Zamenhof diris: "lingvo absolute logika kaj sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza"; (3) plej grave, ĉar ĝi mokas la naturajn lingvojn tute sennecese kaj kontraŭsence.

Ne nur unufoje mi renkontis tian senton en la Esperanto-komunumo. En La Bona Lingvo (Vieno, IEM 1997), Claude PIRON diras
Aliaj fremdlingvoj abundas je arbitraj reguloj, kiuj estas kvazaŭ la kapricaj decidoj de diktatoro elpensinta pli malpli sadisman manieron omaĝi al lia potenco.
Se ni reiros al la baza filozofio de Esperanto, ni trovos la jenon, de la hejmpaĝo de ELNA (elangligita):
[Zamenhof] proponis Esperanton kiel duan lingvon, kiu lasus al homoj, kiuj parolas aliajn denaskajn lingvojn, komuniki, tamen samtempe reteni la proprajn lingvojn kaj kulturajn identecojn. Esperanto ne anstataŭas ies ajn lingvon, sed simple sirvas kiel komuna dua lingvo.
Kial do tiom da negativeco pri naciaj lingvoj? Kiel Esperantisto, mi tute komprenas kaj laŭdas la valoron de Esperanto, de funkcianta internacia lingvo ĝenerale. Kaj mi forte kredas, ke la mondo bezonas Esperanton por atingi veran interkomprenon. Sed tio ne signifas, ke la naturaj lingvoj estas senvaloraj, aŭ ke ili ne estas lernindaj!

Ĉiu lingvo havas neimageblajn profundecojn, kiuj simple estas netradukeblaj. Oni povas komuniki tre, tre multe pere de Esperanto -- sed la riĉecon de aliaj lingvoj oni povas sperti nur lerninte ilin. Estus granda malgajaĵo, se la homoj evitus la lernadon de aliaj fremdlingvoj pro la ekzisto de Esperanto.

Estas hororige, ke la kulturo de la parolantoj de la Internacia Lingvo stimulas malŝaton pri la naturaj lingvoj anstataŭ intereso kaj fiero. Mi ne estas la sola persono, kiu rimarkis tion ĉi. Se vi estas ano de la Esperanto-komunumo, kaj vi neas ĉi tiun problemon, vi devas aŭ ne honesti kun vi mem, aŭ ne atenti.

Tio ĉi estas grandega problemo por nia Esperantujo. Sed notu, ke ĝi estas problemo pri la kulturo, ne pri la lingvo mem -- kaj tio signifas, ke la respondeco estas nia por fari ŝanĝojn, kaj ankaŭ ke tute eblas. Ni devas konfesi ĝin, kaj vigle batali kontraŭ ĝi, ĉar alie ĝi ĉiam restos obstina baro kontraŭ vera mondpaco kaj interkompreno.

Pro tio la vorto idiotismo maltrankviligas min. Mi ne dubas, ke homo kapablas pensi pri ĝi ne kiel "idioto-ismo" sed kiel aparta ideo -- ni faras tiel senĉese per la idiotismoj de la propraj denaskaj lingvoj. Sed por la nunaj tagoj, kiam senlernadaj sentoj pri la veraj kvalitoj de homa lingvo ankoraŭ estas danĝeraj, mi timas, ke tia vortformo betonas malĝustan pensomanieron.

Kiel antaŭe, mi ne estas la voĉo de Esperantujo, kaj mi ne rajtas diri, kiel la lingvo ŝanĝu. Sed mi ja rimarkas, ke ekzistas vorto "idiomo," kiu nun samsignifas kun "lingvo." Nur ideo.

Mi lasos vin hodiaŭ kun frazo de la PIV pri la signifo de "idiotismo." Strange, ke tiel simpla, logika, ĉiea afero povus instigi tian fervoron de malamo.

"Sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similaĵoj en aliaj idiomoj."

No comments: