Saturday, October 6, 2007

Esperanta Mistraduko de l' Tago #2

Tiun ĉi vorton mi havis multajn okazojn por pripensi dum mi estis universitata studanto, kaj ankaŭ instruis E-on. Ju pli mi uzis ĝin, des pli ĝi min ĝenis pro ĝia tuta miseco.

La vorto estas ĉi tiu: DORMEMA.

Ni senprobleme havas ĉi tie la radikon dorm-, kaj la sufikson -em-. Pri la radiko verŝajne estos nenia konfuzo, sed kio pri la sufikso? Emo estas io, kion oni faras multe aŭ ofte, kaj normale kio ŝajnas sufiĉe grava parto de la personeco de la homo, kiun ni priparolas. La plej ofta ekzemplo de la uzo de tiu sufikso estas parolema, kiu priskribas personon, kiu multe aŭ/kaj ofte parolas. Aliaj ekzemploj:

atakemulo
ofte aŭ multe atakas, korpe aŭ vorte
konsentemulo multe aŭ facile konsentas
laboremulo
multe, ofte aŭ senkverele laboras

Kaj tiel plu. Ĉu do dormemulo estas homo, kiu ofte aŭ multe dormas? Eble, sed ne normale. Se mi diras, "Mi estas dormema," la dezirata signifo ne estas "Mi estas persono, kiu dormas multe." MALE, mi verŝajne estas persono, kiu NE dormas multe, almenaŭ laste! La signifo de la vorto, kiel oni efektive uzas ĝin, estas "sentanta la bezonon de dormo."

Kial do la signifo de -em- diferencas kun tiu ĉi unu radiko? Logiko certe mankas.

Mia celo ĉi tie ne estas solvi tiajn problemojn, sed nur montri, por ke ni ĉiuj pli bone konu nian lingvon. Eble estas pli bona maniero por esprimi tiun ĉi ideon, kaj eble ne. Tre interesis min aŭdi vian opinion, sed bonvolu tralegi antaŭe la unuan artikolon el la aro.

No comments: